Soneto kaŝita nature
pro disrevo mi jam ne miras 
forlasas mi kverelantulojn 
sed en realeco stultulojn 
kaj al naturarto transiras 

por ŝanĝi mian ĉirkaŭaĵon 
kaŝiĝos mi per aventuro 
moviĝante nur en naturo 
laŭdante naturajn artaĵojn 

reformacio trovis veron 
kotraŭreformacio ankaŭ 
sed ambaŭ kreis degeneron 

en mia revo pri soleco 
socia vivo staras antaŭ 
pruda demokratimaldeco 


Zuriko, la 10an de septembro 2002