Soneto pri flanka perforto
mano sur koro himno flago 
estas nur gestoj komplezemaj 
tamen kaŭzoj estas sistemaj 
kun ebleco de nova plago 

en la sama banko konsilis 
du nunaj grandaj malamikoj 
kiu kiun kun la efikoj 
je kiuj mondo maltrankvilis 

kaj ŝuldas ideologioj 
kiuj nun homaron subigis 
gvidante al patologioj 

ne tiel vivo disvolviĝis 
kiel Usono nin mirigis 
kontraŭagantoj nun fortiĝis 
Zuriko, la 11an de septembro 2002