Soneto pri devo de skribo
mi skribas malgraŭ mi ne volis 
ĉar sen skribado mi ne povas 
vivi - pigrecon mi forŝovas 
eĉ se kun ĝi mi jam petolis 

por mi taŭga estas silento 
kiu helpas temojn kondensi 
ankaŭ pli efektive pensi 
konklude en ĝusta momento 

kiam televidaj informoj 
estas plenaj de minacado 
verŝajne estas falsaj normoj 

malsano de trolibereco 
gvidas al koŝmareksplodado 
kaj digno fariĝas prudeco 
Zuriko, la 12an de septembro 2002