Soneto kun araneaĵoj
l' dektrian vendrede mi iras 
al foiro kun multaj floroj 
kaj fruktoj - disiĝas odoroj 
pri kiuj hejme oni miras 

standoj aspektas jam aŭtune 
kaj pro tio iom malĝoje 
mi venas al ili kelkfoje 
hodiaŭ kuko gustos prune 

arbusto plena da tomatoj 
en fenestro rikolte ruĝas
vintro venos post tri monatoj  

inter multaj araneaĵoj 
muŝo de araneo fuĝas 
poste flugas al arĝentdraĵoj 
Zuriko, la 13an de septembro 2002