al aŭguristino Ĉeslava mi diras ke konfesstrukturo dependas de nia maturo kiu ŝajnas junece ava unue estis roz-odoro poste flustra enamikiĝo kun kvieta rekonsciiĝo finfine krio de amoro venas etapo rememora pri io kio ne okazis sed ni nur pri tio emfazis futuro ne estos fervora se alvenos koŝmaraj sonĝoj tuj mankos kaŭzoj por alonĝoj