Soneto iom infaneca
Esperanto min nervozigas 
pro amaso da diletantoj 
kaj idealismaj mitantoj 
miajn bezonojn ne plenigas 

de komuna lingvo ideo 
kunligis multon de stranguloj 
sed bedaĆ­rinde ne fakuloj 
tial mankas utila kreo 

normala homo malbonfartas 
en tiu infaneca rondo 
ne protestas sed ne plu startas 

poste foriras frustrigita 
kaj blasfemas pro falsa sondo 
pri bela lingvo sed perdita 
Bastiono de Silento, la 21an de septembro 2002