Soneto pri envia tento
specialisto pri envio 
povas bonajn konsilojn doni 
kaj iun metodon proponi 
pli forta estas emocio 

profesoro ripetas l' vorton 
"devo" sed libero ne devas 
falintan spiriton ne levas 
ankaĆ­ ne plibonigas sorton 

ju pli multe da enviantoj 
des pli granda estas signifo 
inter pli multaj apogantoj 

Kain' kaj Abel' la ekzemplo 
pri tento por falsa rektifo 
envio Dia - Babel templo 
Zuriko, la 22an de septembro 2002