Soneto pri vela libero
velnavigantoj ofte diras 
pri libereco kiu estas 
laciga ĉar ilin molestas 
pro tio ili ofte miras 

libero konsistas el devoj 
tiel aventuro aperas 
kiu ofte ŝtormon oferas 
dum kiu suferas eĉ mevoj 

la plej grava estas motivo 
ne bonmanieraj difinoj 
"mi aŭ vojaĝ'" - alternativo 

se mi volas esti libera 
al maro min tiras inklinoj 
eĉ se ĝi ne estas tenera 
Bastiono de Silento, la 30an de septembro 2002