Soneto pri destinaj vojoj
mi nun loĝas en fromaĝejo 
kun Gerd Bussing mi kontaktiĝis 
iam ofte kaj nun perdiĝis 
pro ŝanĝo de lia loĝejo 

li tradukis miajn poemojn 
al la germana kaj mi ŝuldas 
por li tion kion mi muldas 
sed ĝis nun mi havas problemojn 

lia hontemo kaj pudoro 
jam ne plu estas aktuala 
tamen restas en la memoro 

aliaj ankaŭ malaperis 
ĉar destino estis fatala 
disigajn vojojn nin oferis 
 
Zuriko, la 5an de septembro 2002