Soneto pri la renkontitaj
iuj aspektas sen formato 
prezidentoj kaj vagabondoj 
abstinentoj kaj vinrotondoj 
kun kravato kaj sen kravato 

sendanĝeraj estas modestaj 
pacemaj kaj humilaj homoj 
minacas nin kruelfantomoj 
kun militinklinoj molestaj 

pronomo MI kun helpa verbo 
sed tiu helpo nin timigas 
per ofende malplena cerbo 

ni ne ĝoju kaj ne tristiĝu 
se novriĉeco nin instigas 
simple ni de ĝi liberiĝu
Zuriko, la 14an de januaro 2003