Soneto pri fiktivembusko
mi ne plu bezonas informojn 
ĉar mi volas nenion scii 
kaj pri io ajn emocii 
forigas mi ĉiujn malnormojn 

por ke eviti komplikaĵojn
sufiĉas en la hejmo sidi 
vagadi vidindaĵojn vidi 
admiri belegajn artaĵojn

nuntempo estas venonteco 
de jam perdita pasinteco 
laŭ de Czajkowski saĝa speco 

forgesi pri malfacileco 
kaj pri iluzia grandeco 
restadi nur je normaleco
Zuriko, la 18an de januaro 2003