Soneto pri diversaj temoj
informoj venas unuflanke 
sendantoj decidas pri temoj 
kaj por mi ekestas dilemoj 
pro tio mi reagas blanke 

ĉiuj nun klaĉas pri naturo 
atentu karaj amatoroj 
naturon amis diktatoroj 
pensante en ĝi pri teruro 

esperanta civitaneco 
fariĝis ideologia 
fiaskas pro diktatoreco 

ĉiu lando havas eliton 
tiu temo psikologia 
certigas kulturan kvaliton
Zuriko, la 19an de januaro 2003