Soneto simila al birdoj
mi konstatis - birdoj nutritaj 
sur akvo okazis bataloj 
kaj verŝajne birdaj skandaloj 
pro mia bonkoro faritaj 

simila estas homnaturo  
iluzie eĉ pli danĝera 
sed reale tamen sincera 
ĉar zorgojn pacigas kulturo 

havante teruran malsaton 
homoj kiel kokoj ĉe greno 
batalas forgesante flaton 

malpacience - kiu prenos 
unue tiu al ĝardeno 
konscience peza revenos
Zuriko, la 20an de januaro 2003