Soneto pri la fora tempo
tiu knajpo nomiĝis ROMA 
en Bogatynia - lima urbo 
kaj de perturbo al perturbo 
mia vivo estis aroma 

dancante krevis pantalonoj 
bagatelaĵon mi kvitancis 
per rido kaj mi daŭre dancis 
kun sensacio en salonoj 

desupre videblaj kalsonoj 
kulotoj tute disŝiritaj 
gekamaradoj sen admonoj 

pasinteco foriris feble 
travivaĵoj rememoritaj 
aspektas iom nekredeble
Zuriko, la 23an de januaro 2003