Soneto kun la sciencisto
poeto estas uzurpinto 
singardeme altuŝas temojn 
kaj en ĉiuj vidas dilemojn 
future sonas lia tinto 

alie agas profesoro 
kiu preskaŭ pri ĉio scias
neniam en knajpo ebrias 
kaŝiĝas de kruda hororo 

mi preferas legi poemojn 
kiuj karesas mian koron 
anstataŭ aŭdi profesoron 

li havas sciencajn problemojn 
donante al li la honoron 
mi nepre aldonas la gloron
Zuriko, la 31an de januaro 2003