Soneto je ortodoksio
festoj ankoraŭ ne finiĝis 
nun okazas la ortodoksaj 
parte floksaj kaj parte moksaj 
ĉar mia traduko ardiĝis 

nia vendisto estas greko
bondeziris mi lin kristnaske 
kaj li donis donacon taske 
mi prenis kriante "heŭreko" 

la greka oleo oliva 
estas por mi ĉiutageco 
sen ĝi mi ne plu estus viva 

la sperto estas pozitiva 
kun la akompana ĝojeco 
certe ankaŭ alternativa
Zuriko, la 7an de januaro 2003