Soneto pri la skribmotivoj
dum skribado mi ne laciĝas 
paŭzoj estas indiferentaj 
sed tamen inspire atentaj 
komputilo tiam vertiĝas 

kiel pruvi en la multeco 
ke mi hazarde ne ripetas 
la frazojn aŭ ne erarmetas  
konkludojn je soneta speco 

verŝajne mi iujn ofendas 
sed mi devas esti sincera 
kiam mi la pamfletojn sendas 

TEMPO POTEM  jen la titoloj 
en kiuj mi restas kolera 
montrante la veron pri poloj
Zuriko, la 8an de januaro 2003