Soneto pri breĉo post streĉo
post streĉo venas ĉiam breĉo 
kiun oni devas plenigi 
la novan ideon instigi 
por ke breĉo estu sen peĉo 

trovi trankvilon kaj mediti 
ĉar pasinteco ne revenos 
ne ĉion ni poste eltenos 
troigojn ni devas eviti 

kiel kruc-centre nula horo 
venas okazo por valoro 
kun ame malfermita koro 

se spite ekestos hororo 
kaŝiĝu ni en metaforo 
pritraktu sorton per humoro
Zuriko, la 9an de januaro 2003