Soneto kun malvenka vivo
granda malvenko proksimiĝos 
en kiu ĉiuj malsukcesos 
dum morto homaron karesos 
aŭtoritatoj malprestiĝos 

falos grandaj futuraj planoj 
antaŭvidaĵoj kaj fakturoj 
multekostaj estos miksturoj 
ebrio restos ĉe profanoj 

neniu haltigos tumulton 
nek sanktulo nek policisto 
homoj komencos ŝati stulton 

sed ne estos tuta ekstermo 
post tiu ekstremforta pisto 
de vergrajno elkreskos ĝermo 
Zuriko, la 1an de oktobro 2003