Soneto pri evidentecoj
mi havis talenton por pentri 
kun muziko matematiko 
tamen kovris min gramatiko 
mi tre ŝatas vortojn koncentri 

mi prenis fundamentan veron 
ke ĉe komenco estis vorto 
tiel determinita sorto 
devigas min ekkoni teron 

tiun vojon mi ne bedaŭras 
eĉ se ĝi estis tre dornoza 
la vagado ankoraŭ daŭras 

sinbate kiel masoĥisto 
mi povas esti eĉ nervoza 
pro miaj pekoj sur peklisto 
Zuriko, la 12an de oktobro 2003