Soneto pri dankopaketo
ĉielo malheliĝas pluve 
kaj nazo samtempe ruĝiĝas 
ĉe aŭtunrando mi sidiĝas 
eĉ se ĝi aspektas diluve 

mi iros al biblioteko 
aŭtuno favoras legadon 
tiel mi kontraŭos pluvadon 
survoje estas apoteko 

venis malgranda dankpaketo 
du ĉokoladoj blanka tuko 
infane skribita karteto 

mi iam ekestis pledanto 
kun bone rezulta eduko 
nun mi fariĝis dankprenanto 
Zuriko, la 15an de oktobro 2003