Soneto pri Irena-tago
mi al Irenoj telefonas 
al unu kaj poste al l' dua 
kun bondezirado influa 
ĉar homo dezirojn bezonas 

estis tempo de celebrado 
nomtago estis granda festo 
ĉiam kun persona ĉeesto 
samtempe kun bona manĝado 

polaj televidaj informoj 
konvinkas ke "jes" estas "ne" 
tio al povantoj plaĉas tre 

"ni tostu laŭ nomtagaj normoj 
kaj forgesu pri politiko" 
diras Irena al amiko  
Zuriko, la 20an de oktobro 2003