Soneto pri prodigintulo
ĉiujare en tiu tago 
mi bruligas unu kandelon 
rigardante stelan ĉielon 
mi revas pri spirita vago 

ĝuste mi ŝin vidas vivantan 
kiom da planoj iam estis 
sed malmulte de ili restis 
mi sentas nun esperon hantan 

en tiu tempo rememora 
estas loko por sankta meso 
kiu por ŝi estis valora 

mi petas ŝin nur en imago 
pri ŝia patrina kareso 
eĉ se reale restas blago 
Zuriko, la 25an de oktobro 2003