Soneto pri sola birdeto
ĉiuj birdetoj jam forflugis 
kaj restis nur unu perdita 
ĉirpas en arbusto kaŝita 
vento emocion lanugis 

suno lumas kontraŭ prognozo 
ĉe Bastiono de Silento 
flustretas trankvile torento 
bonaj kondiĉoj por ripozo 

sur la mondo regas hororo 
dum oni ĉasas teroristojn 
disvolviĝas ŝtata teroro 

ĉasisto per venĝo ŝmirita 
pafas senvide islamistojn 
l' afero estas kompromita
Bastiono de Silento, la 4an de oktobro 2003