Soneto pri malefektprovoj
mi faras tion ĉiujare 
tuj post la nobela verdikto 
okazas serĉada aflikto 
en librovendejoj amare 

en ĉiuj librejoj la sama 
respondo sonas senespere 
vendantoj respondas sincere 
"elĉerpita" - l' stato programa 

se mi komencas kontraŭstaron 
vendisto afable proponas  
"aĉetu novan kalendaron!" 

laca al kafejo mi venas 
kelnero tuj gazeton donas 
ankaŭ serĉantan libron tenas 

Zuriko, la 9an de oktobro 2003