Soneto kun purgatorio
farte mi vivas en Svisio 
kaj ĉi tie tombo ne estas 
tio kio pensojn molestas 
agas alia emisio 

kiam min trafos dia volo 
l' korpon brulos krematorio 
spirito al purgatorio 
flugos kaj finiĝos petolo 

laŭ testamento la restaĵojn 
oni disŝutos sur la maro 
mi frue detruos kreaĵojn 

depende de l' formo de morto 
neniu aŭdos pri deklaro 
sed pri ĉio decidos sorto 


Zuriko, la 1an de novembro 2003