Soneto pri longa oldeco
oldulo similas infanon 
ne scias ankaŭ ne komprenas 
eĉ se li saĝecon subtenas 
kaj ludas sciencveteranon 

rigardas per saĝaj okuloj 
nebulebenaĵon malklaran 
sed havas raviĝon amaran 
karakterizan por saĝuloj 

li restas kun animdemenco 
kiu ne aperas ekstere 
je densita streĉa frekvenco 

revanas bildoj de juneco 
sed tute alimaniere 
per febleco en feliĉeco
Zuriko, la 17an de novembro 2003