Soneto pri vivo alloga
tiu muziko superbruas 
de majstroj la funebrajn verkojn 
ornamfrazoj malfermas ĉerkojn 
kaj harmonie restituas 

ne estas loko por mencii 
pri ĉiuj verkoj de granduloj 
ĉar gravas de ili postuloj 
je kiuj taŭgas emocii 

ĉitage mi malkovras lokon 
al kiu miaj pensoj flugas 
aŭdante muzikan alvokon 

forŝovas mi la memorilon 
ĝuste iu ĉielon plugas 
mi ŝatas tiun vivostilon 
Zuriko, la 2an de novembro 2003