Soneto kun lokoj por legi
la saman libron oni legas 
alie dum longa vojaĝo 
kaj alie en hejma kaĝo 
survoje oni tekston tegas 

okazas ankaŭ reciproke 
mi legis multajn rememorojn 
kaj mi ne trovis ĝustajn morojn 
dum vojo aperis provoke 

se mi povus elekti lokon 
por mia venontfoja nasko 
tiam mi prenus Venecion 

sed mi ŝatas mian nacion 
eĉ kun mia perdita tasko 
por kiu mi havas nur mokon 
Zuriko, la 21an de novembro 2003