Soneto malantaŭ de nazo
mia mondo estas malgranda 
kaj de ĉiuj flankoj fermita 
mi tamen min sentas perdita 
tiu stato estas demanda 

malgraŭ tio mi bone fartas 
en la mondo privatizita 
mia ago estas hezita 
kaj mi ĉiam denove startas 

ne taŭgas eĉ esti tro saĝa 
sufiĉas scii kiel scii 
kaj esti je tio kuraĝa 

mi tion kio min fascinas 
legas - mi ŝatas emocii 
kiam intelekto fulminas 
Zuriko, la 6an de novembro 2003