Soneto pri krima dormado
krimfilmon mi emas rigardi 
sed tuj post la unua pafo 
min kovrigas dormiga lafo 
kaj sonĝo komencas marĉandi 

post l' lasta pafo mi vekiĝas 
kaj pri enhavo ne memoras 
en sonĝoj mi ofte amoras 
mia spirito kuraciĝas 

estas vana komentario 
ĉe televido mi ekscitas 
sed nur pro l' monda averio 

pri tio mi laŭte ne diras 
kiam edzino min invitas 
rigardi iun kiu miras 
Zuriko, la 8an de novembro 2003