Soneto pri frivola tempo
mi vagis tra restoracioj 
kaj mi trovis l' samajn frustrantojn
frenezulojn kaj deviantojn 
kun alkoholaj vibracioj 

tre ofte okazis laŭ moro 
en oficirkasino l' bala
nokto de l' mondo malreala 
kun vodko kaj pruda humoro 

oni kantis pro rosmareno 
kaj pri la unua brigado 
aŭdis tion l' tuta tereno 

vekiĝo en diversaj lokoj 
ne apartenis al degrado 
sed finiĝis ofte kun mokoj 
Zuriko, la 19an de decembro 2003