mi volas vivi en silento praktike tamen sen amaso ne ligante kun iu klaso sen ideologia sento tio ne estas anestezo sen iu emo por maljusto ankaŭ sen ordenoj sur brusto sed nur kritika diatezo mi ofte fuĝas de kulturo kaj restas kaŝe en naturo por ambaŭ sonorilo sonas estas tro multe da artistoj kaj ankaŭ naturdetruistoj mi ambaŭ sferojn bone konas