Soneto pri bazaretoso
la antaŭkristnaska bazaro 
en stacidomo de Zuriko 
memorigas min pri efiko 
de mia antaŭa standaro 

preskaŭ sur tuta Germanio 
mi aranĝis kristnaskajn standojn 
en magazenoj kaj marĉandojn 
mi faris laŭ kutimmanio  

ĉiuj en tiu tempo volas 
ion aĉeti por aliaj 
ĉiuj pri donacoj parolas 

mi donis ilin la eblecon 
en kondiĉoj melankoliaj 
ili aĉetis feliĉecon  
Zuriko, la 21an de decembro 2003