Soneto pri kontinuado
de la komenco de l' mil naŭcent 
naŭdek kvina jaro senĉese 
mi skribas sonetojn promese 
tamen sen iu ekvivalent' 

tre ofte mi pli multe skribis 
dulingve signifas multoble 
poezio aspektas noble 
socio legadon prohibis 

post jaroj mi estas aŭtoro 
de longa ciklo SONETADO 
ĝi estas poezihororo 

tempo estas heroo duma 
precipe je festa BARĈADO 
tajpo interreta ne pluma
Zuriko, la 22an de decembro 2003