Soneto kun legoinstigo
punĉo malvarmiĝas en poto 
malantaŭfenestra grizeco 
kontrastas kun kamenflameco 
disiĝas ĉie ombra troto 

kristnaska kanto memorigas 
pri la familia etoso 
sed certe sen kroma patoso 
ĉe l' tablo kiu tro satigas 

tamen estas libera loko 
por iu gasto malkonata 
se venas de ekstero voko 

mi iam al gastloko venis 
kaj estis poste okupata 
nun legoinstigo min prenis 
Bastiono de Silento, la 25an de decembro 2003