Soneto kun hundokaptisto
"Hontegon" mi legas detale 
tio estas  devigo faka 
en loĝeja interno vaka 
enhavo instigas fatale 

Coetzee ne amuzigas feste 
ĉar honto de libroenhavo 
kun socia falo kaj savo 
agas tro arte kaj moleste 

la tradukisto "postaktiva" 
kun "postoj" de la subkulturo 
eniris al literaturo 

ĉu mi ne estas objektiva 
kiam hundkapta profesoro 
invitas min al sia moro? 
Bastiono de Silento, la 27an de decembro 2003