mi serĉis ion interrete je diversaĵoj - bagatelo kaj mi trafis al Brzeg-kastelo traktante fablon interprete tiam kastelo ne aspektis kiel hodiaŭ grandioze nur ŝlosilisto agis poze sed sian laboron neglektis sur fotoj tute junaj homoj aspektantaj tamen mature nun kelkaj jam estas fantomoj vitraj domoj miraklaj mitoj post jaroj aspektas terure restis nur konstantaj hezitoj