Soneto pri la novjariĝo
mi ne estas certa pri tio 
ĉu novjariĝo estas vorto 
ĝusta por venontjara sorto 
sed alvenas kun emocio 

lasu ni vortajn konfuziĝojn 
kaj ni revenu al konkretoj 
odoras fritataj kotletoj 
kiuj povas porti vertiĝojn 

mi kelkfoje interkonsentis 
por kvietaj silvestraj manĝoj 
poste mi tute ne silentis 

la plej taŭgas svisa fonduo 
aŭ pola barĉo por aranĝoj 
nur kun unuopa menuo 
Zuriko, la 30an de decembro 2003