Soneto pri tegmentaj mankoj
mi skribis iam ke stultulo 
ne scias ke li estas stulta 
tiu vero estas insulta 
sen iu saniga postulo 

novaĵojn prenas kun timego 
kaj persekutas lin obsedo 
progreso por li estas tedo 
li restas sola sur talvego 

kial neniu al li diros 
"aŭskultu - kun mankoj sub via 
tegmento vi nulon akiros" 

per tiu konsila efekto 
fariĝas li forte envia 
tio lin gvidas al afekto 
Zuriko, la 5an de decembro 2003