Soneto kun malagrablaĵoj
ĉiuj fortranĉas siajn ungojn 
konkludo la same probabla 
ke faro ne estas agrabla 
por tio iuj faras dungojn 

diru ĉu iu ŝatas mungi 
tiu ago estas deviga 
dum okulofermo instiga 
nin io glata volas jungi 

kiam ni fine liberiĝas 
de odoro sub niaj ŝuoj 
tiam ni certe trankviliĝas 

ni serĉas senĉese belecon 
sed sur vojoj troviĝas truoj 
kaj ni trovas abonemecon 
Zuriko, la 7an de decembro 2003