Soneto kun nacikataro
kun kataro kuŝu surdorse 
preparu kompreson sur frunto 
tuj trankviliĝos naza grunto 
venontage vi iros korse 

mi provis kaj mi estas sana 
Barbara tion kontraŭiĝis 
ŝi obskure malvarmumiĝis 
malsano estis uragana 

kion fari se la nacio 
havas kataron eĉ senĉesan 
estas grumbla situacio 

kataranta socia vivo 
regalas aspekton abscesan 
kun brutaleca agresivo
Zuriko, la 10an de februaro 2003