Soneto pri la idealo
mian la plej bonan poemon 
ĝis nun mi ankoraŭ ne verkis 
eĉ se mi probable ĝin sterkis 
ĉar mi havis por tio emon 

versoj ankoraŭ ne skribitaj 
pli forte vekigas imagon 
sed por menso preparas plagon 
en formoj idealigitaj

enhavo okazas abstrakto 
kiu reale ne ekzistas 
memo trairas tra refrakto 

la absoluta finezio 
estas ventego kiu distas 
en la veloj de poezio
Zuriko, la 13an de februaro 2003