Soneto hienoŝakala
poloj amegas sian papon 
sed ne liajn bonajn konsilojn 
iam Bush faris maltrankvilojn 
poloj subtenis duonkapon 

por la ok eŭropaj servistoj 
ni havu grandan malestimon 
tiuj landoj travivos timon 
se restus kun tiuj insistoj 

mi anatemas kaj blasfemas 
ĉiujn kiuj militprofitas 
ili scias pri kio temas 

ŝroto Fo-dek-ses por stultuloj 
uson-ferrubojn ne evitas 
hieno- kaj ŝakalo-uloj
Zuriko, la 22an de februaro 2003