Soneto pri ĉiutagulo
en la lando bone konata 
oni rompis min aŭtovitron 
poste ŝtelis ŝloson kaj titron 
tiu moro estas ŝatata 

mi tuj vendis aŭtomobilon 
kaj aĉetis alian - "gas"-on 
tuj mi forgesis la okazon 
ĉar oni ŝtelis min kovrilon 

pro tio mi ne plu veturis 
al tiu blasfemata lando 
kaj poste senaŭte humuris 

ĉiutaga ĉiutagulo 
vagadas piede al rando 
de l' mondo al lasta angulo
Zuriko, la 25an de februaro 2003