Soneto kun primitivuloj
tra l' urbo vagas frenezuloj 
aspektas nekredeble rare 
ankaŭ blasfemas ordinare 
estas veraj primitivuloj 

ili serĉas novan vivlokon 
grandan profiton sen laboro 
sidi sur strato estas moro 
konstante ili uzas mokon 

malakra rigardo sen penso 
duonplena botelo buŝe 
la kapo verŝajne sen menso 

ili sidas sur ĉiuj rondoj 
do pritraktu ilin kortuŝe 
ridu kun tiuj vagabondoj
Zuriko, la 29an de februaro 2003