Soneto absolutsilenta
nek radio kaj nek gazeto 
nek bruo de televidilo 
tute absoluta trankvilo 
sen tento de virinrideto 

venis la tempo de silento 
pensoj kun neniu batalas 
nenio en abismon falas 
estas nekredebla momento 

unu escepto estas flamo 
tiel ŝanĝiĝas materio 
ne okazas natura dramo 

ĉio havas precizan lokon 
en tiu kosma harmonio 
silento povas krei ŝokon
Zuriko, la 4an de februaro 2003