Soneto pri seminario
kiel aspektas komunumo 
de kiu organismo floras 
tuta loĝantaro favoras 
efikon de referendumo 

simpozio en paroĥejo 
voktoj sidas kun urboestroj 
vojevodoj kun konstruestroj 
diskutante pri establejo 

"ĉu vi helpos min?" "jes ni helpos" 
"ni bezonas ne nur decidon 
sed ankaŭ laboron" - "ni velkos" 

komuna "ni tion ne volas" 
subtenas certe hipokriton 
kiu kun popolo petolas
Zuriko, la 9an de februaro 2003