Soneto pri la jaĥto NIC TO
pole "nic to" - "nenio tio" 
estis l' nomo de mia jaĥto 
naviganta laŭ propra takto 
kun du glavoj laŭ dilogio 

brave venkis veloregatojn 
navigis tra malprofundaĵoj 
grandaj veloj kaj riverdraĵoj 
forlasante aŭtoritatojn 

iam ĝia jaĥtposedanto 
devis por ĉiam forveturi 
ĝi komencis triste murmuri 

pro malesperado ĝi dronis 
kaj eĥo savvoĉon transdonis 
al la iama naviganto
Zuriko, la 10an de marto 2003