Soneto kun Czesława Łachut
amata - via naskiĝtago 
estas kiel ĉiutageco 
ni naskiĝas por estonteco 
sen preciza ekzistimago 

plenaĝeco parte fieras 
por kelkaj okazas laciĝo 
kun troa saĝo kaj prestiĝo 
eĉ humoreske manieras 

mi vin deziras kara mia 
por ke vi restu nur normala 
ne ĵaluza kaj ne envia 

flegu vian feliĉĝardenon 
ĉar feliĉo eĉ se banala 
tamen instigas entreprenon
Zuriko, la 12an de marto 2003